Bicikla vojaĝo por renkonti la kolektivaj ekologivivlokoj en sudokcidento

De iu el la projekto ekantoj. Tie la originala franca versio.

Enkonduko

Ekde la 6a de Marto ĝis la 8a de Aprilo 8 2014, mi vizitis 30 “kolektivaj ekologivivlokoj” aktivaj aŭ eblaj, kie mi kutime ĉeestis duonon da tago kaj unu nokton (alveno en la posttagmezo, foriro en la mateno). Mi precipe interesiĝis pri tri aspektoj:

  • kion tio konkrete donas, kiel la loko estas, kion okazas en ĝi?
  • kio estas la leĝa formo?
  • kia estas la malfermo far la posedantoj, ĉu ankoraŭ eblas por novuloj aliĝi la lokon?

Por ĉiuj lokoj, mi verkis mallongan priskribon, nur france, kiu provas respondi tiujn 3 demandojn.

Pli da eblaj ekologivivlokoj ol mi imagis

Mi projektis vojaĝi dum unu monato kaj trovi dekon da lokoj. La unua surprizo kiam mi preparis la vojaĝon estis la kvanto da lokoj por viziti: Mi rapide trovis pli ol 30, per la revuo Paserelle-éco, per retmapoj pli aŭ malpli ĝisdata kaj per buŝo kaj orelo.

Unu estas 40-jara, 3 aŭ 4 estas inter 15 kaj 10-jara, la plimulto havas nur kelkaj jaroj aŭ estas kreataj. Mi supozas ke ekologivivlokoj forte disvolvi en la sudokcidento ekde 5 aŭ 10 jaroj.

Aveyron kaj Tarn sajnas la plej aktivaj, kun asocio de 15 ekologivivlokoj (mi vizitis 5 el 15).

Diverseco kaj tendencoj

Lokoj estas tre diversaj. Mi tamen povas identigi la sekvajn tendencojn:

  • Ekologivilaĝoj: ili kolektive aĉetas domon kaj terpecon, ĉiuj konstruas sian propran domon kaj ili kolektive mastrumadas la komunajn areojn.
  • Farmstelaroj: Kuniĝo de familioj kiuj havas pli aŭ malpli la samajn valorojn, kiuj vivas proksime sed ne samloke.
  • Kolektivaj farmobienoj: pluraj profesiaj agrikulturaj aktivecoj sur la sama farmobieno.
  • Posedantoj kiuj gastigas aliulojn vivi kun ili.
  • Tendaroj pli aŭ malpli kontraŭleĝa.

Aliaj lokoj povas esti ĝoja miksaĵo el ĉio.

Multaj lokoj povus kaj volas kunigi novajn homojn, sed ne trovas ilin. Neniu el ili estas plena kaj tamen multaj homoj serĉas eniri ekzistantajn lokojn.

Kutimaj malfacilaĵoj

Aliro al la tero: vera kolektiva posedaĵo estas maloftaj kaj malfacilaj celoj. Ofte la loko estas luita.

Grupovivo, decidado, mastrumado de konfliktoj : ofte la regulojn estas kreataj nur kiam ili estas necesaj, foje kun helpo de spertuloj.

Integri la novulojn: Preskaŭ ĉiam per kolektiva akceptado. Speciale malfacila en lokoj kun unupersona proprietulo: tiuj lokoj estas markitaj de la stilo de vivo, laboro kaj vizio de la proprietulo, devigante novulojn enprofundiĝi en muldilo foje tro rigida.

Ordon kaj purecon: Konservu puran kaj belan lokon por ke ĝi estu agrabla kaj bonveniga ne estas facila tasko. La ĉiaj materialaĵaroj memadicias kaj malfaciligas aŭ neeblas la purigadon.

Kutimaĵoj

Kion mi trovis en ĉiuj lokoj:

  • Organikan manĝaĵon.
  • Legomĝardenon, preskaŭ ĉiam kolektivan.
  • Ekskluzivan sekan necesejon (neniun akvan necesejon).
  • Komunan domon, aŭ komunan parton de la konstruaĵoj uzata por komunaj manĝoj kaj loĝado de la novuloj aŭ la pasantoj kiel mi. Tiu komunaĵo ofte estas kompletigita per malpezaj individuaj dometoj preskaŭ ĉiam kontraŭleĝaj.
  • Preskaŭ tuta foresto de televido. Sed interreto estas preskaŭ ĉie.
  • Multa da aŭtojn. La deziro por redukti ĝin ofte ĉeestas sed ne tre efikas.

Tre ofta ankaŭ:

  • Jurtoj, mem-konstruitaj aŭ mongolaj.
  • Lignaj, pajlaj kaj teraj konstruaĵoj.
  • Bona najbara integrado kaj bonaj rilatoj kun urbestroj. Kaj tial bona tolero de kontraŭleĝaj konstruaĵoj.
  • Nemultgeneraciaj lokoj, speciale grupoj de tridekuloj.
  • Preskaŭ senrezerva gastigo. Nur 3 kazoj de rifuzo (tre koran) el 33.
  • Komuna biblioteko, ofte en malriĉa kondiĉo (malklasa kaj polvoplena).

Ĝenerala impreso

Ĉu tiuj homoj estas konstruantaj alian socion? Mi sentis ke la ideo estas larĝe disdonita, ke la okcidenta socio estas fuŝanta kaj ke ni povas fari nenion kontraŭ tio. Ili do lasas ĝin morti, sen deziri reformi aŭ revolucii ĝin, siaj energioj estas dediĉitaj al la kreo de io alia. Tamen tio ne malpermesas preni en la hodiaŭa socio kion ĝi povas ankoraŭ doni (RSA, manĝa laboro, vojoj, lernejoj, ktp). 2 fojoj mi aŭdis “Ni vivu bone, ni vivu kaŝitaj.”

Kaj nun? Kaj mi?

Antaŭ ĉi tiu vojaĝo, mi pensis, se ŝancon aperis, aĉeti lokon kaj malfermu ĝin. Nun mi havas fortajn dubojn pri tiu opcio ĉar estas malfacila por aliaj homoj trovi realan spacon en loko kiu ili ne posedas aŭ ne estas pioniroj de la projekto. La alia granda opcio, aĉeti grupe, prezentas aliajn malfacilaĵojn kaj necesigas multe da tempo kaj motivado, do necesas trovi tre motivitaj homoj kiuj havas multan da tempo por la projekto. Mi ankaŭ renkontis personojn kiuj, post simila rondiro al la mia, male konkludis, aĉetis farmobienon, lanĉis la projekton kaj fine malfermis sian lokon.

La ideo de integri ekzistantan lokon anstataŭ provi krei unu ĉeestis dum mia vojaĝo. Nur 2 lokoj el 30 taŭgis am mi, tio ne estas multe! Tio plifortigas la antaŭa ideo ne krei malplenan lokon esperante ke ĝi pleniĝos poste.